Esperantlingva diskuta forumo pri BrainKing kaj Esperanto, temas pri - BrainKing, ĉefe ĝia esperanta prezentado - la plivastigo de Esperanto - ĝeneralaj lingvaj demandoj.
Atentu! "BrainKing.eo" ne signifas, ke ekzistas tia retregiono. La nomo estas elektita nur por distingi ĉi-tiun forumon de forumoj por aliaj lingvoj.
Forumo por ĉiuj, kiuj interesiĝas iamaniere pri Esperanto. Se vi ne regas Esperanton sufiĉe, ne hezitu afiŝi vian mesaĝon aŭ demandon en alia lingvo. Discussion board for everyone interested anyhow in Esperanto. If you are not familiar with Esperanto sufficiently, do not hesitate to post your message or question in a different language.
En Svedio gxi estas nomata Fia. Fia havas kromajn regulojn sed la ideo estas la sama. En Fia vi povas komenci la ludon per unu aux ses.
En Finnlando gxi estas tre populara kaj estas ludata kun du kuboj. En Finnlando gxi nomigxas Kimble. La nomo ne signifas ion ajn, mi kredas ke gxi estas la fabrika nomo.
estanto: vi decidu kiu el la proponoj al vi placxas. Vi nur demandis cxu estis aliaj proponoj - hehe. Mi cxiam klinigxas al la plej simpla el elektoj aux nomo kiu diras pri kio temas. Vi, do, decidu.
Mi ankaŭ opinias ke via laboro ne estas vana. Ne maltrankviliĝu. Romo ne estis konstruita en unu tago. Mi ne uzas la esperantan paĝaron, ĉar ĝi konfuzigas min kaj mi ofte ne scias al kiu butono mi presu.
Eh? Mi ne komprenis vian demandon? Mi uzas la anglan - mi sentas min pli hejmeca en la komputera ĉirkaŭaĵo per la angla. Sed mi opinias ke Esperanto estas mia plej kara lingvo, kaj mi kompreneble subtenas ĉiujn klopodojn por la disvastigo de ni kara lingvo :)
Mi ankaŭ komprenas ke la laboro estar herkulesa. Vi faru kion vi povas kiam vi havas la tempon. Mi nur proponas novajn aĵojn, kiam mi stumblas sur ilin - hehe.
Mi aŭskultis al Radio Esperanto hodiaŭ el Varsovio kaj notis ke oni uzis 1) leterkesto anstataŭ poŝtkesto.
Mi ankaŭ legis sur la reto ke la angla esprimo 'on-line' estas tradukata per 'konektite'. Eble oni tiukaze povus diri 2) 'konektitaj kontraŭludandoj' por Online opponents.
En la ludofenestro oni eble povus uzi 3) 'rezigni' por la angla 'resign' kaj 2) 'nuligi' por 'cancel'.
Kaj kiel mi antaŭe opiniis, oni uzu 5) 'forigi' aŭ 'forviŝi' por 'delete', kiam temas pri forigo de mesaĝo.
Nun ĝi funkcias. Mi do proponas ke vi ŝanĝu 'nuligu' al 'forigu' (wegnehmen).
Ĝuste pro tio mi ne ŝatas la vorton 'forsendu'. Miaopinie sufiĉas ke oni simple sendas mesaĝon. Kiel la mesaĝo iam atingus la ricevonton, se ĝi estos sendita for?
Mi multe pensis pri la vorto 'forsendu'. Ĉu vi ne pensas ke 'sendu' sufiĉus? Alia propono, kiam ĝi estus aplikebla, estus 'efektivigi' aŭ 'realigi' por efektivigi ion.
Mi ankaŭ notis ke ne ekzistas ebleco forviŝi aŭ forigi mesaĝon, nur respondi.
Mi ne komprenas la demandon. Sed certe ne malfermigu - devas esti malfermu, sen la sufikso -ig-. Ĉu vi volas diri "open the message editor"? Fermu la mesaĝredaktilon estus "Close the message editor".
Anstataŭ 'abortigi' oni uzu 'rezignu'. Mi ankaŭ opinias ke sufiĉas per nur 'kuboj' anstataŭ 'ĵetkuboj'. Estas evidente al kio oni aludas. Mi aldonos pliajn sugestojn poste, se vi volas.
Mi do devas iom pristudi unue - sed la vorto 'selekti' iomete malplaĉas al mi. Mi kredas ke en esperanto oni uzu la verbon 'elekti' aŭ simple 'preni' anstataŭ por la angla 'choose'
(скрий) Ако искате да поздравите някого на родния му език, пробвайте нашия Речник на играча, който се намира при препратката "още за езиците", точно под знамената. (pauloaguia) (покажи всички подсказки)