Uzanta Nomo: Pasvorto:
Nova Uzanta Registrado
Moderatoro: ghardh 
 BrainKing.eo

Tradukanto(j): ghardh, sencay

Esperantlingva diskuta forumo pri BrainKing kaj Esperanto, temas pri
- BrainKing, ĉefe ĝia esperanta prezentado
- la plivastigo de Esperanto
- ĝeneralaj lingvaj demandoj.

Atentu! "BrainKing.eo" ne signifas, ke ekzistas tia retregiono. La nomo estas elektita nur por distingi ĉi-tiun forumon de forumoj por aliaj lingvoj.

Forumo por ĉiuj, kiuj interesiĝas iamaniere pri Esperanto.
Se vi ne regas Esperanton sufiĉe, ne hezitu afiŝi vian mesaĝon aŭ demandon en alia lingvo.
Discussion board for everyone interested anyhow in Esperanto.
If you are not familiar with Esperanto sufficiently, do not hesitate to post your message or question in a different language.

Kelkaj interesaj ligiloj:
Ludoj por trejni cerbon
TTT-ludkatalogo de Google
.


Mesaĝoj en paĝo:
Listo de diskutaj forumoj
Vi ne rajtas afiŝi mesaĝojn en ĉi tiu forumo. La minimuma necesa nivelo de la membreco por afiŝi mesaĝojn en ĉi tiu forumo estas Brain-Kavaliro.
Moduso: Ĉiu rajtas sendi
Serĉi en mesaĝoj:  

<< <   1 2 3 4   > >>
11. Oktobro 2005, 22:11:44
ghardh 
Temo: Re: Pli da ideoj
linfan: Linfan, mi vere ghojas pro viaj proponoj. Dankon!
Tamen, bonvolu, kompreni, ke la prilaborado de la traduko estas tre tempokonsuma. Mi bedaure ne povas fari chion tuj.

10. Oktobro 2005, 22:53:59
linfan 
Temo: Pli da ideoj
Modifita de linfan (11. Oktobro 2005, 00:38:49)
Mi aŭskultis al Radio Esperanto hodiaŭ el Varsovio kaj notis ke oni uzis 1) leterkesto anstataŭ poŝtkesto.

Mi ankaŭ legis sur la reto ke la angla esprimo 'on-line' estas tradukata per 'konektite'. Eble oni tiukaze povus diri 2) 'konektitaj kontraŭludandoj' por Online opponents.

En la ludofenestro oni eble povus uzi 3) 'rezigni' por la angla 'resign' kaj 2) 'nuligi' por 'cancel'.

Kaj kiel mi antaŭe opiniis, oni uzu 5) 'forigi' aŭ 'forviŝi' por 'delete', kiam temas pri forigo de mesaĝo.

Espereble mi ne estas tro teda.

linfan

21. Septembro 2005, 17:09:50
linfan 
Temo: pri forigo de mesaĝo
Modifita de linfan (22. Septembro 2005, 20:34:02)
Nun ĝi funkcias. Mi do proponas ke vi ŝanĝu 'nuligu' al 'forigu' (wegnehmen).

Ĝuste pro tio mi ne ŝatas la vorton 'forsendu'. Miaopinie sufiĉas ke oni simple sendas mesaĝon. Kiel la mesaĝo iam atingus la ricevonton, se ĝi estos sendita for?

linfan

20. Septembro 2005, 11:46:11
ghardh 
Temo: Re: rilate forsendu, sendu kaj aliaj pensoj
linfan: - "ne ekzistas ebleco forviŝi aŭ forigi mesaĝon, nur respondi" -
Pri kia mesaĝo temas? Estas ia diferenco inter la angla kaj la esperanta versio?

20. Septembro 2005, 11:44:22
ghardh 
Temo: Re: Infinitivo au imperativo
sencay: Mia interpretado de tiu konsilo estas, ke la uzado de la infinitivo estas mallonga formo.
Ekzemple "redakti" signifas "mi volas redakti (ion)",
"forsendi" signifas "mi volas forsendi (ion)".
Konsekvence oni devus ŝanĝi ĉiujn buton-surskribojn al la infinitivo.
Miaopinie vere la plej bona solvo.

19. Septembro 2005, 13:52:09
sencay 
Temo: Re: Infinitivo au imperativo
Jen konsilo de tradukanto de Skype:

Kiam temas pri peto de la komputilo al la homo, estas U.
Kiam temas pri instrukcio de la homo al la komputilo, estas I.
Ekzemple, povas esti en menuo la frazo "sxangxi pasvorton" kaj en la
konsekvenca fenestro "tajpu vian pasvorton".

15. Septembro 2005, 22:46:15
linfan 
Temo: rilate forsendu, sendu kaj aliaj pensoj
Bonan laboron vi faras!

Mi multe pensis pri la vorto 'forsendu'. Ĉu vi ne pensas ke 'sendu' sufiĉus? Alia propono, kiam ĝi estus aplikebla, estus 'efektivigi' aŭ 'realigi' por efektivigi ion.

Mi ankaŭ notis ke ne ekzistas ebleco forviŝi aŭ forigi mesaĝon, nur respondi.

15. Septembro 2005, 09:41:58
ghardh 
Temo: Re: rilate "malfermigu la mesaĝredaktilon"
linfan: Vi pravas.

15. Septembro 2005, 01:06:01
linfan 
Temo: rilate "malfermigu la mesaĝredaktilon"
Mi ne komprenas la demandon. Sed certe ne malfermigu - devas esti malfermu, sen la sufikso -ig-. Ĉu vi volas diri "open the message editor"? Fermu la mesaĝredaktilon estus "Close the message editor".

13. Septembro 2005, 21:45:50
ghardh 
Temo: Stato de la tradukado
Sensay finfaris la tradukadon por la lasta manka regulo (Ĉeval-Stafeta Ŝako).
Tamen la pluevoluo de BrainKing kontinuigas. Ni nun havas 109 mankajn temojn, ĉefe rilate la nova helparo ...

6. Septembro 2005, 20:51:31
ghardh 
Temo: Re: pri infinitivo aŭ imperativo
linfan: Ĉiam? Ĉu la imperativo al la servilo aŭ al la uzanto?
Miaopinie estas diferenco, ĉu mi volas forsendi movon (mi petas la servilon forsendi ĝin), aŭ ĉu mi ekzemple volas skribi mesaĝon (tiukaze mi volas fari tion mem, la servilo ne devas fari tion por mi). Eble plej bone estus uzi "malfermigu la mesaĝredaktilon", sed tio ne estus la traduko de la angla vorto.

6. Septembro 2005, 00:17:45
linfan 
Temo: pri infinitivo aŭ imperativo
Mi opinias ke vi uzu imperativon!

2. Septembro 2005, 18:36:31
ghardh 
Temo: Infinitivo au imperativo
Modifita de ghardh (2. Septembro 2005, 18:49:05)
Kelkfoje estas malfacile decidi kiam uzi infinitivon, kiam imperativon. La angla versio kutime ne faras tion diferencon.
Mi decidas uzi la imperativon kiam oni ekspektas tuj reaktion ("Forsendu"), kaj la infinitivon kiam pliajn enigojn necesas ("Redakti").
Tamen mi estas iom malkonsekvente.
Kion vi pensas pri tiu temo?
Se vi trovus malkonsekvetajxojn, bonvolu indiki tiujn al mi.

31. Aŭgusto 2005, 01:02:51
linfan 
Tio simple signifas ke ĉiuj aplikaĵoj estas tradukitaj en esperanto.

30. Aŭgusto 2005, 21:01:42
ghardh 
Temo: Re: plibonigojn
linfan: Mi supozas, ke via linuksa KDE eblas montri esperantan tekston, kaj ke vi povas enigi esperantajn signojn per via tastaro.
Tamen mi ne komprenas, se vi parolis pri "linuksan traduko". Kion tiu signifas?
Ĉu vi ne povas vidi la HTML-kodo korekte?

29. Aŭgusto 2005, 22:33:00
linfan 
Temo: plibonigojn
Kara estanto!

Mi tion faros iom post iom. Mi devas ĉeki la linuksan tradukon de kde rilate ludojn unue. Sed mi esperas ke la afere ne hastas.

Vi faris bonan laboregon. Tiel ofte okazas ke troviĝas pli de kritikantoj ol aprezantoj.

Bravulo vi estas!

Ĝis baldaŭ.

28. Aŭgusto 2005, 11:53:09
ghardh 
Temo: Re:
Modifita de ghardh (28. Aŭgusto 2005, 11:55:03)
linfan: Mi jhus faris plibonigojn rilate "selekt". Tiu estis sufiche amplekse. Eble mi ne jam trovis chiujn lokojn.
Eble estus plej bone se vi sendus al mi (plej bone private) pli precizan liston de proponojn.

27. Aŭgusto 2005, 17:26:00
bobwhoosta 
Mi vidas la tiajn tekstojn kaj trovas tiel al diri tio en angla en la vortaro de esperantisto-angla. Se vi esperas helpi mi skribi pli bone, mi tia aprecos.

Dankon,

Zak

27. Aŭgusto 2005, 11:28:00
ghardh 
Temo: Re:
Modifita de ghardh (27. Aŭgusto 2005, 12:06:56)
linfan: Dankon denove. Mi faros la plibonigojn.
Chu iu havas kontraudirojn?

Jen la stato de la tradukado:
Mankas ankorau la esperantigon de la reguloj por Japana Shako, Chevala Stafeta Shako kaj Legan Shako.
Sensay jhus finfaris la tradukon por China Shako.
Krome ankau mankas kelkajn malgravachojn rezultaj de plukonstruado de BrainKing.

26. Aŭgusto 2005, 23:26:04
linfan 
Anstataŭ 'abortigi' oni uzu 'rezignu'. Mi ankaŭ opinias ke sufiĉas per nur 'kuboj' anstataŭ 'ĵetkuboj'. Estas evidente al kio oni aludas. Mi aldonos pliajn sugestojn poste, se vi volas.

26. Aŭgusto 2005, 22:15:53
linfan 
Mi do devas iom pristudi unue - sed la vorto 'selekti' iomete malplaĉas al mi. Mi kredas ke en esperanto oni uzu la verbon 'elekti' aŭ simple 'preni' anstataŭ por la angla 'choose'

26. Aŭgusto 2005, 22:09:20
ghardh 
Temo: Re: pri plibonigo kaj korektoj
linfan: Mi tre dankas pro via oferto, linfan.
Kion vi proponas?

26. Aŭgusto 2005, 21:56:24
linfan 
Temo: pri plibonigo kaj korektoj
Mi ankaŭ tre volonte helpos per la modifikado de la tekstoj, se mi taŭgos.

26. Aŭgusto 2005, 21:50:58
ghardh 
Temo: Re: saluton
linfan: Mi ĝojas pri la granda intereso.
Ne estis dificile krei tiun ĉi forumon. Tamen, mi pensis, ke ne valorus la malgrandan penon pro supozata malgrava intereso ...

26. Aŭgusto 2005, 21:40:25
ghardh 
Temo: Re: Tradukoj
Modifita de ghardh (27. Aŭgusto 2005, 11:30:08)
sencay: Ni havas nun du tradukantojn!
Sencay ankau rajtas fari plibonigojn. Mi esperas, ke tiamaniere vere eblas atingi baldau bonan staton!

26. Aŭgusto 2005, 21:34:38
linfan 
Temo: saluton
Saluton al ĉiuj!

Tre ĝojige ke ni fine ricevis esperantlingvan forumon. Kiam mi aliĝis, mi iris rekte al la forumoj kaj serĉis la esperantoforumon.

Dankon al vi, estanto, ke vi kreis la forumon.

26. Aŭgusto 2005, 21:05:33
ghardh 
Temo: Re: Mi lernas esperanto.
bobwhoosta: Gratulon, Zak! Vi progresas tre rapide :-)

26. Aŭgusto 2005, 20:32:03
bobwhoosta 
Temo: Mi lernas esperanto.
Kiel vi fartas? Mi lernas esperanto tia estas unu lingvo tre bona pro tio permesas persenoj de diferencaj landoj al komunikas facile.

Dankon,

Zak (Bobwhoosta)

26. Aŭgusto 2005, 20:23:14
sencay 
Temo: Tradukoj
Mi povas kaj malkonfirmi kaj konfirmi la mesagxon de estanto: Ne, multaj la eraroj ne estas. Sed jes, li plibonigas cxion tuj, se vi indikas al li eraron.

26. Aŭgusto 2005, 17:27:22
ghardh 
Temo: Bonvenon!
Mi kreis tiun chi forumon por havi centran lokon por diskuti chiujn ghenerale interesajn demandojn rilate Esperanto.
Mi esperantigis la BrainKing pagharon, kvankam mi ne estas perfekte, kaj mi scias, ke estas multaj eraroj.
Tamen tio estas komenco. Eblas plibonigo.
Se vi havas proponojn por plibonigi la esperantan prezentadon, bonvolu uzi tiun chi forumon au kontakti min rekte.
Chu eble vi havas aliajn ideojn por diskuti ilin tie?
Dankon por via intereso.

<< <   1 2 3 4   > >>
Dato kaj horindiko
Amikoj salutintaj
Favoritaj forumoj
Kunularoj
ĈĉĜĝĤĥĴĵŜŝŬŭ

Hodiaŭa konsilo
Copyright © 2002 - 2025 Filip Rachunek, ĉiuj rajtoj reservita.
Supren