Ambasadeja Ŝako estas variaĵo de ŝakaj variaĵoj de Bird aŭ Capablanca. Ĝi estas ludata sur 8x10 ŝaktabulo kaj aldonas du novajn pecojn:
Kardinalo - ĝi povas movi kiel Ĉevalo kaj Kuriero. Tio signifas, ke Kardinalo povas fari ambaŭ diagonalajn movojn kiel Kuriero kaj L-formajn saltojn kiel Ĉevalo.
Marŝalo - ĝi kombinas kapablecojn de Ĉevalo kaj Turo. Tio signifas, ke Marŝalo povas fari ambaŭ vertikalajn kaj horizontalajn movojn kiel Turo kaj L-formajn saltojn kiel Ĉevalo.
Ĉiu ludanto komencas kun unu Kardinalo (sur la G kolono) kaj kun unu Marŝalo (sur la F kolono). La sekvanta bildo montras la komencan pozicion de Ambasadeja Ŝako:
La reguloj estas samaj kiel por normala Ŝako kun la sekvantaj diferencoj:
Kiam Peono atingas la lasta linio (de la ludanta vidpunkto), ĝi povas esti transformita al Damo, Turo, Kuriero, Ĉevalo, Kardinalo, aŭ Marŝalo.
La Aroko estas farita kiel ĉe normala Ŝako kun Reĝo kaj Turo. La sola diferenco estas, ke la Reĝo movas 3 paŝojn flanke anstataŭ 2.
(kaŝi) Se vi regule rigardas nur al kelkaj el la diskut-forumoj, vi povas aldoni ilin al viaj preferataj forumoj irante al la paĝo "Diskut-forumoj" kaj klakante "aldoni al preferataj forumoj". (pauloaguia) (Montri ĉiujn konsilojn)