Konektu 6, inventita de Profesoro I-Chen Wu ĉe la sekcio por komputila scienco kaj informatiko de la nacia universitato de Chiao Tung, estas interesa strategia ludo, kio estas pli ekvilibrigita ol la klasika Kvin en Linio.
Komenca pozicio kaj celo de la ludo
La celo de la ludo estas lokigi ses aŭ pli pecojn laŭ interligita linio vertikala, horizontala aŭ diagonala. La ludo komencas kun neokupita tabulo:
Kiel lokigi pecojn
La nigra ludanto komencas la ludon kaj lokigas unu nigran pecon sur ian kruciĝejon sur la tabulo. Post kiam ĉi tio komenca movo estas farita, ĉiu ludanto lokigas du pecojn sur iajn neokupitan kruciĝejon. La senco de la komenca movo per unuopa peco de la nigra ludanto estas redukti la avantaĝon de la komencanta ludanto.
Kiel fini la ludon
La ludo finas, se ia el la sekvaj kondiĉoj estas plenumigitaj:
Ludanto lokigas ses aŭ pli pecojn laŭ interligita linio vertikala, horizontala aŭ diagonala. Ĉi tiu ludanto venkas la ludon.
Ĉiuj kruciĝejojn de la tabulo estas okupitaj, kaj nenia ludanto plenumigas la antaŭan kondiĉon por venki. Tiukaze la ludo finas remise.
(kaŝi) Se vi volas eltrovi pli pri iuj ludoj, vi povas rigardi en la sekcio "Ligiloj" ĉu vi trovas tie interesajn ligilojn. (pauloaguia) (Montri ĉiujn konsilojn)