Linio-4 estas tere populara ludo, ĉar oni povas rapide lerni ĝiajn simplajn regulojn, kaj la ludo estas tre amusa longtempe. La celo de la ludo estas meti kvar pecojn en vertikalan, horizontalan, aŭ diagonalan interligitan linion. La ludo estas ludata sur kvadrata 8x8 tabulo, kaj ĝi komencas per malplenaj fakoj.
Kiel meti pecojn
Ambaŭ ludantoj metas siajn pecojn (unu po movo) sur la tabulon. La pecojn ĉiam "falas malsupren". Tio estas, ke oni povas meti la pecon aŭ sur la grundlinion aŭ sur dierekte sur alian pecon en la sama kolono. La sekvanta montras ekzemplon de startita ludpozicio. La verdaj krucoj markas la fakojn, kien la ludanto povas meti novan pecon.
Kiel finigi la ludon
La ludo estas finita, se unu el la sekvantaj kondiĉoj estas plenumita:
Ludanto metis kvar aŭ plu pecojn en vertikalan, horizontalan, aŭ diagonalan interligitan linion. Ĉi tiu ludanto venkas la ludon.
Ĉiuj fakoj de la tabulo estas okupita, kaj neniu ludanto plenumas la antaŭan kondiĉon. Tiukaze la ludo estas remisa.
(kaŝi) Se vi alklakas la nomon de ludanto, kaj poste 'Finitaj ludoj', vi ricevos liston de finluditaj ludoj, poste alklaku nomon de ludspeco por ricevis superrigardon super ĉiuj tiuspecaj ludoj, poste alklaku denove la nomon de ludo, kaj vi ricevos tiun renkonton por rigardi kaj analizi. (Servant) (Montri ĉiujn konsilojn)