Per unua rigardo Berolina Ŝako ŝajnas esti precize sama kiel normala Ŝako. Tamen, la diferenca iĝas videbla, kiam ludanto movas peonon. En ĉi tiu variaĵo peonoj movas diagonale, kaj kaptas kontraŭulajn pecojn vertikale antaŭen. La bildo montras ĉiujn moveblojn de blankaj peonoj markita per verdaj punktoj:
Bonvolu atenti, ke peonoj de via starta pozicioj povas movi aŭ je unu aŭ je du paŝoj diagonale, simile kiel je unu aŭ je du paŝoj antaŭen ĉe normala Ŝako. Preterpasaj prenoj ankaŭ eblas ĉe Berolina Ŝako. Ekzemple, se blanka peono staras sur C5, kaj nigro movas peono de D7 al B5, blanko povas fari kaptan movon C5-C6. Kompreneble, kiel ĉe normala Ŝako, preterpasa preno eblas nur tuj post la nigra peona movo. Aliakaze la opcio estas perdita. La sekvanta bildo montras preterpasan prenon (antaŭ kaj post la kaptado):
Ĉiuj aliaj reguloj estas samaj kiel por normala Ŝako. Ludi ĉi tiun ludon
(kaŝi) Se vi regule rigardas nur al kelkaj el la diskut-forumoj, vi povas aldoni ilin al viaj preferataj forumoj irante al la paĝo "Diskut-forumoj" kaj klakante "aldoni al preferataj forumoj". (pauloaguia) (Montri ĉiujn konsilojn)