Konata ankaŭ kiel N-Stafeta Ŝako, ĉi-tiu interesa ŝako-variaĵo
estis inventita de Mannis Charosh ĉirkaŭ 1972.
La reguloj de ordinara ŝako estas uzataj en ĉi-tiu ludo,
kun jenaj gravaj esceptoj:
Ajna peco (krom reĝo aŭ ĉevalo) gardata de samkolora ĉevalo
povas aldoni ĉevalajn movojn al siaj propra movkapablo.
Tiu aldona eco validas dum la peco estas gardata de ĉevalo.
La sekva bildo montras ĉiujn eblajn movojn de la peono el E2,
gardata de la ĉevalo sur G1 en la startpozicio:
Peono, kies povo pliiĝis per la antaŭa punkto,
ne etendas sian moveblon al la 1-a aŭ 8-a linio.
Ekzemple, peono sur C6 gardata de ĉevalo sur E7, ne povas salti al B8 aŭ D8.
Se peono moviĝas reen al sia komenca linio, ĝi
denove povas fari la norman du-paŝan movon.
Ĉevaloj ne povas kapti kontraŭulajn pecojn nek esti kaptataj de ili.
Tio signifas ke ĉevalo ankaŭ ne povas ŝakigi aŭ matigi.
Tiu-ĉi regulo aplikiĝas ankaŭ al promociitaj ĉevaloj.
(kaŝi) Kiam vi movas en ludo, vi povas elekti kio aperu poste, elektante la koncernan opcion en la listo apud la butono 'Sendi'. (pauloaguia) (Montri ĉiujn konsilojn)