Peonoj povas fari lineajn movojn kaj ĉiuj pecoj povas salti nur ortogonale.
(*) Estas devige kapti la maksimume ebla nombro da peci (per multobla salto).
(**) Estas devige kapti la maksimume ebla nombro da promocitaj pecoj.
(***) Estas devige kapti per la promocita peco, se eble.
Rusa damludo
La Rusa variaĵo de damludo (Ŝaŝki) estas tre simila al Internacia damludo. La sekva listo montras ĉiujn diferencojn:
La ludo estas ludata sur 8x8 tabulo kun 12 pecoj por ĉiu ludanto (vidu la bildon).
Peonoj movas unu paŝon diagonale antaŭen, sed povas kapti diagonale antaŭen aŭ malantaŭen. Damoj (promocitaj pecoj) movas ian nombron da paŝoj diagonale antaŭen aŭ malantaŭen kaj povas kapti ankaŭ ian nombron da paŝoj diagonale antaŭen aux malantaŭen.
Malsame ĉe Internacia damludo ne estas devige fari la plej longan multoblan salton.
Se peono atingas saltante la lastan linion, ĝi promocas al damon kaj povas kontinui salti tuj.
(kaŝi) Se vi restigas la musmontrilon sur la piktogramo pri lia membreco, aperos ŝpruchelpilo kun liaj ĉefaj detaloj. (pauloaguia) (Montri ĉiujn konsilojn)