Asimilado (klono de Ataks, ankaŭ konata kiel "Slime Wars" kaj "Frog Cloning") estas tabulludo, kiu aperis unue dum 1990 kiel Arcade video-ludo de Leland Corporation. Koncerne la interreta versio la ludo estis inventata dum 1988 de Dave Crummack kaj Craig Galley kaj estis nomita "Infection".
Komenca pozicio kaj celo de la ludo
La ludo estas ludata sur 7x7 faka tabulo per blankaj kaj nigraj pecoj. La sekva bildo montras la komencan pozicion:
La celo de la ludo estas lokigi pli pecojn ol la kontraŭludanto.
Kiel movi pecojn
Ĉiu ludanto movas unu pecon po movo. Peco povas esti movata unu aŭ du paŝojn iadirekten - horizontale, vertikale aŭ diagonale - al ia malokupita fako. La diferenco inter tiuj ĉi tipoj de movoj estas priskribata per la sekvaj bildoj:
La blanka ludanto movas lian/ŝian pecon de A1 unu paŝon al B1. La peco estas duplikata al la cela pozicio, tiumaniere nova blanka peco aperas.
La blanka ludanto movas lian/ŝian pecon de A1 du paŝojn al C3. La peco estas movata al la cela pozicio, tiumaniere ĝi malaperis de la antaŭa pozicio, kaj nenia nova blanka peco aperas.
Kiel kapti la pecojn de la kontraŭludanto
Se la cela fako de la movata peco estas apuda iaj pecoj de la kontraŭludanto, ĉiuj ĉi pecoj ŝanĝas al la koloro de la ludanto. La sekva bildo montras nigran pecon kaptanta du blankajn pecojn (antaŭ kaj post la movo):
Kiel finas la ludo
La ludo finas, kiam iu ludanto ne povas fari validan movon. Venkas la ludon la ludanto havanta pli da pecoj sur la tabulo. Se ambaŭ ludantoj havas la saman nombron da pecoj, tiam la ludo estas remisa. La sekva bildo montras la finan pozicion post la venkan movon de nigro:
(kaŝi) Ĉu vi volas ludi pli da ludoj, sed malfacilas decidi kiuspecan ludon komenci? Aliĝu turniron kun hazarda ludspeco. (pauloaguia) (Montri ĉiujn konsilojn)