Capablanca Hazarda Ŝako (de Reinhard Scharnagl) estas variaĵo
de la antaŭa 10x8-faka ŝako kreita de Jose Raoul Capablanca,
la eksa mondĉampiono pri ŝako.
Kiel vi vidas, ĝi havas du novajn pecojn ne uzatajn en klasika ŝako:
Arkepiskopo - kombinas la movokapablon de kuriero kaj ĉevalo.
Kanceliero - kombinas la movokapablon de turo kaj ĉevalo.
La plej distinga eco de ĉi-tiu variaĵo estas la hazarda komenca pozicio en ĉiu ludo.
Tiu regulo tre similas al Fischer Hazarda Ŝako:
Peonoj estas metataj sur siajn normŝakajn poziciojn (2-a aŭ 7-a linio).
Reĝo devas estis metata inter la du turojn.
Tio signifas ke startpozicio de reĝo neniam povas esti angulo (kolumno A aŭ J).
Unu kuriero devas esti metata sur blankan fakon, la dua sur nigran fakon.
La sama regul validas por la implicitaj kurieroj, la damo kaj la arkepiskopo.
La startpozicioj de blano kaj nigro estas simetriaj - la samaj pecoj dividas la samajn kolumnojn.
Ĉiuj peonoj devas esti protektataj de amika peco en la startpozicio.
La sekva bildo montras ekzemplon de tia pozicio:
Kiel aroki
Kvankam povas ŝajni strange unuavide, aroko eblas en ĉi-tiu ŝako-variaĵo.
Fakte, la celpozicioj de la reĝo kaj turo arokantaj
estas la samaj kiel en norma ŝako, sed la komencaj pozicioj povas esti malsamaj,
depende de la kreita startpozicio de la ludo.
Same, similaj aldonaj kondiĉoj devas plenumiĝi:
La reĝo kaj turo arokantaj ne moviĝi de la ludokomenco.
La reĝo ne troviĝas en ŝako.
La spaco inter la komenca kaj cela pozicioj de la reĝo kaj turo arokantaj
ne enhavas aliajn pecojn.
La reĝo ne transiras fakon atakatan de kontraŭula peco,
nek finas sian movon sur tia fako.
GRAVE!
Malsame al klasika ŝako, la aroka movo estas plenumata je ete malsama maniero:
La ludanto klaku sur la reĝo.
La ludanto klaku sur la turo kun kiu aroki, anstataŭ sur la celpozicio de la reĝo.
La ludanto finas la movon per sendi ĝin.
La kaŭzo estas ke je certaj pozicioj la komenca kaj cela pozicioj de la reĝo samas.
(kaŝi) Se vi volas saluti iun en ties denaska lingvo, provu nian 'vortaron de ludanto', en la ligo "pli pri lingvoj" sub la flagoj. (pauloaguia) (Montri ĉiujn konsilojn)