La reguloj de ĉi tiu ludo (cetere, grandioza invento de s-ro Wayne Schmittberger) estas la samaj kiel por normala ŝako (starta pozicio kaj movado de la pecoj), escepte la sekvantaj diferencoj:
Ne estas ŝakigo aŭ mato.
Venkas la ludanto, kiu kaptas ĉiujn kontraŭulajn pecojn de unu speco, t.e. ĉiujn ok peonoj, ambaŭ ĉevaloj, ktp.
Ankaŭ eblas kapti la kontraŭulan reĝon (tiumaniere tuj finigi la ludon, ĉar la reĝo estas la sola peco de sia speco). Reĝo povas movi al atakita fako, aŭ povas aroki tra tia fako, ĉar ne estas ŝakigo.
Peonoj povas transformiĝi al iu peco inkluzive al reĝo. Tamen, se la ludanto transformiĝas sian lastan peonon, li/ŝi malvenkas la ludo, ĉar li/ŝi perdas ĉiujn pecojn de unu speco - la peonoj.
(kaŝi) Se vi volas ŝpari rettrafikon, vi povas malpliigi la kvanton da informoj aperantaj en viaj paĝoj, en la Agorodoj. Provu ŝanĝi la nombron da ludoj en la Ĉefpaĝo kaj la nombron da mesaĝoj en ĉiu paĝo. (pauloaguia) (Montri ĉiujn konsilojn)