Hasami Ŝogi estas unu el la plej popularaj variaĵoj de Ŝogi en Japanio. La vorto "hasami" signifas "tenajla", kiu priskribas mallonge la kaptan metodon de tiu ĉi ludo.
Komenca pozicio kaj celo de la ludo
La ludo estas ludata sur 9x9-faka tabulo. Ĉiu ludanto komencas kun 18 pecoj lokigataj sur la respektive unuaj du linioj. La komenca pozicio estas montrata sur la sekva bildo:
La celo de la ludo estas fari konektitan linion de 5 pecoj de la koloro de la ludanto. La linio povas esti vertikala aŭ diagonala, sed ne horizontala. Estas kelkaj limigoj, kiuj estas priskribataj pli malsupre. La alia maniero por venki estas kapti ĉiujn kontraŭulajn pecojn. Ĝustadire, la ludo finiĝas jam kiam ludanto havas nur 1 pecon plu, ĉar tiu ĉi materialo ne sufiĉas por daŭrigi la ludon.
Kiel movi la pecojn
Ĉiuvice ludanto movas pecon de sia koloro horizontale aŭ vertikale je ajna nombro da paŝoj (kiel turo en Ŝako), se neniu alia peco (ajnkolora) blokas la vojon. La sekva bildo montras ĉiujn movojn, kiuj eblas por la elektita blanka peco:
Tamen, peco povas salti trans alia peco (ajnkolora), kiam ĝi staras sur najbara fako, kaj la posta fako samdirekte estas vaka. La sekva bildo montras ĉiujn movojn, kiuj eblas por la elektita blanka peco, inklude unu salto:
Kiel kapti kontraŭulajn pecojn
Ludanto kaptas unu aŭ pli da kontraŭulaj pecoj, kiam li/ŝi faras movon kiu "tenajlas" ilin. Tio signifas, ke konektita linio de kontraŭulaj pecoj estas ĉirkaŭita per du pecoj de la ludanto, aŭ vertikale aŭ horizontale. La sekva bildo montras kiel blanko kaptas du nigrajn pecojn:
Kiel fini la ludon
La ludo estas finita, kiam unu el la sekvaj kondiĉoj estas plenumita:
Ludanto kreas konektitan linion de 5 pecoj en sia koloro vertikale aŭ diagonale. Neniu peco de tiu ĉi liieo povas esti sur la komencaj linioj de la ludanto. La bildo montras venkantan blankan linion maldekstre, kaj nevenkantan blankan linion dekstre:
Tiu ĉi ludanto venkas la ludon.
Ludanto havas nur 1 aŭ neniun pecon plu sur la tabulo. Tiu ĉi ludanto malvenkas la ludon.
(kaŝi) Uzu la notblokon por vidi kiel via karakteristiko aspektus kun html kodo antaŭ sendi ĝin. (Nur por pagitantaj membroj) (rednaz23) (Montri ĉiujn konsilojn)