La dekstra kolono montras ekzemplojn de startaj pozicioj por ĉiu ludo. La reala starta pozicio povas aspekti iomete malsama por kelkaj ludtipo, ĉar dependite aŭ de hazarda faktoro (Angula Ŝako, ...) aŭ de ludanta difinado (Ŝipbatalo, ..).
Amasa Triktrako Miksaĵo el Triktrako kaj Triktrako-Konkuro. La starta pozicio de Triktrako estas plivastigita per kvin ekstraj pecoj en la pozicio de "Konkuro". (vidi ĉiujn regulojn)
Klona triktrako Ĉi-tiun variaĵon de triktrako inventis Jos Boudestein, aldonante al la klasika triktrako specialan regulon pri klonado - ĉiun fojon, kiam ludanto kaptas kontraŭulan pecon, plia peco aldoniĝas al lia propra lato. (vidi ĉiujn regulojn)
Herbosaltulo Herbosaltulo estas interesa kaj origina variaĵo de triktrako sen ĵetkuboj, kreita de Matt Crispin. Aliel ol klasika triktrako ĝi estas ludo de nura kapablo sen faktoro de bonŝanco. La ludanto, kiu movas muron de da du pecoj eksteren dufoje sinsekve, venkas la ludon. (vidi ĉiujn regulojn)
Surmeta Triktrako Surmeta Triktrako (greke Πλακωτό) estas unu el tri variaĵoj de triktrako popularaj en Grekujo. Ĉiu ludanto komencas kun dek kvin pecoj sur la pinto 'unu' de la kontraŭulo, kaj la ĉefa diferenco estas ke kontraŭulaj pecoj ne estas kaptataj kaj metataj en la mezon, sed fiksataj - kaptataj sub la atakanta peco. (vidi ĉiujn regulojn)
Kurado Kurado (greke Φεύγα) estas alia el tri variaĵoj de triktrako popularaj en Grekujo. Ĉiu ludanto komencas kun dek kvin pecoj sur la pinto 'unu', kaj la ĉefaj diferencoj estas ke pecoj povas esti movataj nur al malplenaj lokoj (ne okazas kaptado), kaj ĉiuj pecoj moviĝas en la sama direkto. (vidi ĉiujn regulojn)
(kaŝi) Vi povas sendi mesaĝon al viaj amikoj per unu sola klako: aldonu ilin al via amiko-listo kaj poste klaku la etan koverton apud ilia nomo. (pauloaguia) (Montri ĉiujn konsilojn)