La dekstra kolono montras ekzemplojn de startaj pozicioj por ĉiu ludo. La reala starta pozicio povas aspekti iomete malsama por kelkaj ludtipo, ĉar dependite aŭ de hazarda faktoro (Angula Ŝako, ...) aŭ de ludanta difinado (Ŝipbatalo, ..).
Kvin en Linio Ambaŭ ludantoj metas siajn pecojn sur la tabulon (po unu peco en ĉiu movo), kaj venkas la ludon tiu, kiu kreas linion de kvin (aŭ pli da) pecoj. (vidi ĉiujn regulojn)
Linio-4 Ambaŭ ludantoj metas siajn pecojn sur la tabulon (po unu pecon ĉiuvice). Venkas la ludon, kiu unue kreas linion de kvar (aŭ pli da) pecoj. La pecoj falas malsupren - tio signifas, ke vi povas meti pecon sur la fundan linion aŭ sur alian pecon. (vidi ĉiujn regulojn)
Anti-Linio-4 Ambaŭ ludantoj metas siajn pecojn sur la tabulon (po unu pecon ĉiuvice). Malvenkas la ludon, kiu unue kreas linion de kvar (aŭ pli da) pecoj. La pecoj falas malsupren - tio signifas, ke vi povas meti pecon sur la fundan linion aŭ sur alian pecon. (vidi ĉiujn regulojn)
Linetris Linetris havas la saman regularon kiel Linio-4. La tutsola diferenco estas, ke kiam unu ludanto metas sian pecon kompletigante la fundan linion, tiam ĉi tiu linio malaperas kaj la aliaj linioj falas malsupren je unu linio. (vidi ĉiujn regulojn)
Aranea Linio-4 Aranea Linio-4 pliampleksigas la regularon de Linio-4, permesante la ludantojn meti pecojn laŭ ĉiuj kvar flankoj de la tabulo. (vidi ĉiujn regulojn)
Pente Pente plivastigas la ideon de Kvin en linio per la eblo por kapti kontraŭulajn pecojn. Venkas la ludanto, kiu metis kvin pecojn en linio aŭ kaptis 10 kontraŭulajn pecojn. (vidi ĉiujn regulojn)
Kerio Pente Kerio Pente estas kiel normala Pente kun unu plia eblo - la ludanto povas kapti po du (kiel ĉe Pente) aŭ po tri kontraŭulajn pecojn en unu movo kaj devas kapti 15 pecojn por venki. (vidi ĉiujn regulojn)
Malgranda Pente Malgranda Pente estas la pli malgranda variaĵo de Pente, ludata sur 13x13-faka tabulo. Ĉiuj reguloj estas la samaj kiel ĉe la 19x19-faka Pente. (vidi ĉiujn regulojn)
Malgranda Kerio Pente Malgranda Kerio Pente estas la pli malgranda variaĵo de Pente, ludata sur 13x13-faka tabulo. Ĉiuj reguloj estas la samaj kiel ĉe la 19x19-faka Kerio Pente. (vidi ĉiujn regulojn)
PahTum PahTum estas unu el la historie plej malnovaj ludoj. Ambaŭ ludantoj metas po unu pecon en ĉiu movo kaj celas krei pli da konektitaj linioj horizontale aŭ vertikale. (vidi ĉiujn regulojn)
Hasami Ŝogi Tiu ĉi estas populara japana ludo, kiu estas ludebla sur Ŝogi-tabulo. La ludantoj celas lokigi kvin pecojn en linio aŭ kapti ĉiujn kontraŭulajn pecojn. (vidi ĉiujn regulojn)
Konektu 6 Konektu 6 estas ludo kreita de profesoro I-Chen Wu en 2003. La ludo similas al Kvin en linio, sed la celo estas meti ses pecojn en linio, kaj ĉiu ludanto metas po du novajn pecojn en ĉiu movo (krom la plej unua movo). (vidi ĉiujn regulojn)
Linioj de aktivo Linioj de Aktiveco estas strategia tabulludo inventita de Claude Soucie. Ĉiu ludanto regas 12 pecojn kaj la celo estas krei koheran korpon el ili. (vidi ĉiujn regulojn)
Kirlitaj ovoj Ĉi-tio estas variaĵo de Linioj de Aktiveco kreita de la inventinto de la originala ludo. Krom malsama startpozicio de la pecoj (ĉi-kaze ovoj de du koloroj) la reguloj estas simple la samaj. (vidi ĉiujn regulojn)
Paraŝuta Linioj de Aktiveco This is another interesting variant of Lines of Action, created by David Voorhees. The game starts with only a half the stones in "scrambled eggs" position. During the first six moves, each player makes a regular move and then places one opponent's stone on any empty square of the board. After all stones are placed, the game continues with normal Lines of Action rules. (vidi ĉiujn regulojn)
Rikanaj Kataj Linioj de Aktiveco This variant of Lines of Action is created by John McCallion who was inspired by Cheshire Cat Chess game because the basic idea is very similar. When a piece is moved, its former square disappears and no piece can move to it (but pieces can be moved over disappeared squares). The second important rule is that if a piece cannot make a normal move, it can be simply removed from the board (which makes a legal move) and its square disappears. (vidi ĉiujn regulojn)
(kaŝi) Se vi regule rigardas nur al kelkaj el la diskut-forumoj, vi povas aldoni ilin al viaj preferataj forumoj irante al la paĝo "Diskut-forumoj" kaj klakante "aldoni al preferataj forumoj". (pauloaguia) (Montri ĉiujn konsilojn)