Esperantlingva diskuta forumo pri BrainKing kaj Esperanto, temas pri - BrainKing, ĉefe ĝia esperanta prezentado - la plivastigo de Esperanto - ĝeneralaj lingvaj demandoj.
Atentu! "BrainKing.eo" ne signifas, ke ekzistas tia retregiono. La nomo estas elektita nur por distingi ĉi-tiun forumon de forumoj por aliaj lingvoj.
Forumo por ĉiuj, kiuj interesiĝas iamaniere pri Esperanto. Se vi ne regas Esperanton sufiĉe, ne hezitu afiŝi vian mesaĝon aŭ demandon en alia lingvo. Discussion board for everyone interested anyhow in Esperanto. If you are not familiar with Esperanto sufficiently, do not hesitate to post your message or question in a different language.
Mi proponas ŝanĝi la enkondukan tekston de nia forumo jene:
Atentu! "BrainKing.eo" ne signifas, ke ekzistas tia retregiono. La nomo estas elektita nur por distingi ĉi-tiun forumon de forumoj por aliaj lingvoj.
Forumo por ĉiuj, kiuj interesiĝas iamaniere pri Esperanto.
Se vi ne regas Esperanton sufiĉe, ne hezitu afiŝi vian mesaĝon aŭ demandon en alia lingvo.
Discussion board for everyone interested anyhow in Esperanto.
If you are not familiar with Esperanto sufficiently, do not hesitate to post your message or question in a different language.
sencay: Kompreneble mi havas nenion kontraŭ svahilo aŭ hinda aŭ china aŭ ia alia lingvo!
Mi eĉ estus feliĉa, se mi regus ilin.
Mi timas tamen, ke ni devus serĉi tradukiston tiukaze.
sencay: Vi absolute pravas!
Ni distingighas de aliaj lingvo-specifaj forumoj per tio, ke ni akceptas aliajn lingvojn.
Tio estas konforma kun la filozofio de Esperanto: Ne anstatauigi aliajn lingvojn, sed prosperigi ilian diversecon.
Mi tradukis la regulojn por la nova ludo.
Tamen mi bezonas vian konsilon:
Kio estas la plej bona nomo por tiu variajho:
Glob-ranetoj, Globa ranetoj, au Globaj ranetoj?
La lasta propono shajnas indiki al mi, ke la ranetoj mem estus globformaj ...
estanto: vi decidu kiu el la proponoj al vi placxas. Vi nur demandis cxu estis aliaj proponoj - hehe. Mi cxiam klinigxas al la plej simpla el elektoj aux nomo kiu diras pri kio temas. Vi, do, decidu.
Hierau gastis en Berlino Mikaelo Bronshtejn, la konata rusa esperantista kantisto, verkisto, kaj tradukisto.
En "Chielarkan Domon" (renkontejon por infanoj kaj junuloj) venis chirkau 25 spektantoj.
Mikaelo Bronshtejn estas simpatia homo. La arangho estis tamen iomete senverva.
Li rakontis multe (precipe pri lia tempo en Sovet-Unio), kaj kantis kelkajn kantojn.
Liaj kantoj estas simplaj, kvazau popolkante. Kiel kantisto Mikaelo Bronshtejn miaopinie ne estas elstara.
Sed mi pensis, ke la tekstoj estas interesaj kaj bonaj.
Bedaure mia Esperanto ne estas sufiche bona, por povis kompreni pli ol la cheftemojn.
Do la arangho bedaure ne konformis miajn atendojn.
Almenau mi achetis la libron "Pikniko che vojrando", sciencfikcian romanon
de fratoj Strugatskij, esperantigis de Mikaelo Bronshtejn.
(Eble iu konas la rusa filmo "Stalker", kiu furoris antau 15 jaroj, kaj
estis farita lau motivoj de chi tio romano.)
Tiamaniere mi povis plivastigi mian malgrandan esperantan librareton :-)
Ankaux cxe ni en Duisburg okazis sukcesa koncerto kun li kaj du aliaj gastoj.
Jes, lia muziko estas tipa barda muziko:
Gravas la enhavo, la mesagxo, la teksto subtenata de la muzika arangxo. Mi ne atendis elstaran kantistan vocxon, do mi estis plene kontenta.
Domagxe ke via lingvokono ne permesis gxui la tekstojn. Mi deziras al vi bonan progreson!
sencay: Mi havas kelkajn eperantlingvajn KDjn (nenion de Bronshtejn, char vershajne muzike ne sufiche interesa por mi).
Miaj favoritoj estas "Esperanto Desperado".
Tiukaze pli facilas kompreni, char oni povas audi chiam denove, kaj kompreneble char estis tekstolibreto ;-)
Kontraste al naciaj lingvoj, ne estas eldonejoj kiuj produktas komerce ludojn en Esperanto. Tial mi suspektas ke multaj ludoj ne havas stabilan nomon en nia lingvo, inkluzive de "Ludo". Post reta esplorado mi konstatis, ke multaj lingvoj konas ĝin per traduko de la germana "Mensch ärgere Dich nicht!". Tial mi proponas "Ne ĉagreniĝu". Kion vi opinias?
sencay: Kiel germano mi kompreneble konsentas ;-)
Alikaze mi pensas, ke "Mensch ärgere dich nicht!" estas protektita nomo. Por tio ekzistas variajhojn de tio ludo ankau kun aliaj nomoj, ekzemple "Raus!" (eljheti/eljhetado). Eble ni pli bone elektu tian nomon.
Mi sercxas nomon, kiun lauxeble multaj konektas tuj kun la celata ludo. Sed mi estas tute ne certa, kiu nomo plenumus tiun deziron. Kaj dum ni estas tiel malmultaj cxi-tie, ja ankaux ne havas sencon enketi.
En Svedio gxi estas nomata Fia. Fia havas kromajn regulojn sed la ideo estas la sama. En Fia vi povas komenci la ludon per unu aux ses.
En Finnlando gxi estas tre populara kaj estas ludata kun du kuboj. En Finnlando gxi nomigxas Kimble. La nomo ne signifas ion ajn, mi kredas ke gxi estas la fabrika nomo.
Hodiau mi ne komprenis mian propran tradukon :-( In Goo-ludo mi serchis eblon por "pass". Nur estas la ligilo "Rezigni pri ĉi-tiu movo". Mi substituis la tekston per "Intermiti ĉi-tiun movon".
Hi, sorry for not being an Esperantisto. I'm interested in learning the language and was wondering where to begin. I have applied twice through the Viva Esperanto site but have had no response.
Mi dankas pro via korektado. Tamen mi ne tute konsentas kun via maniero uzante la streketo. Miaopinie oni uzas la streketo nur inter la partoj de kun-metita vorto por faciligi la vorto-komprenon, kaj por tranĉi vorton fine de linio. Speciale la uzo de "ĉi-tie" kaj "ĉi-kio" ŝajnas al mi esti malkorekta.
PRI LA VORTOJ KUN “ĈI” Ni havas egalan rajton uzi la “ĉi” antaŭ aŭ post la pronomo (aŭ adverbo); sed ĉar la “ĉi” estas tiel forte ligita kun sia pronomo, ke ili ambaŭ prezentas kvazaŭ unu vorton, kaj ĉar tiu kvazaŭ-unu-vorto per la loko de sia akcento faras impreson de neharmonia escepto inter ĉiuj vortoj de Esperanto, tial pro belsoneco ordinare estas preferinde starigi “ĉi” antaŭ la montra vorto. La uzado de streketo inter la montra vorto kaj “ĉi” (t.e. skribado “tiu-ĉi” aŭ “ĉi-tiu” anstataŭ “tiu ĉi” aŭ “ĉi tiu”) ŝajnas al mi nur simpla erara kutimo, kiun nenio pravigas. Respondo 52, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 2
Kelkaj ludoj ĉi tie ankoraŭ havas nomojn, kiuj ne estas konforme al la reguloj de esperanta lingvo, aŭ eĉ povas esti miskomprenataj. Pro tio mi proponas jenajn novajn nomojn: Ŝogio, Ŝaversio, Penteo, Reversio, Jarmoo - antaŭe finintaj per -i, -e aŭ -o. Miaopinie ni daŭrigu kun Alquerque (ne konfuzeble kun ia esperanta vorto), PahTum kaj Tablut (finintaj per konsonanto). Mi estas necerte, ĉu pli bone uzi Ataks aŭ Atakso. Kiel vi opinias?
Hieraŭ mi bonhazarde trafis en la paĝaron, estas tre plaĉa loko. La demando estas ekzemple jena - ĉu la mastroj akceptas proponojn pri disvas tigo de ludo-listo? Kiel "Atari-goo" aŭ "Punktoj" ?
(скрий) Омръзна ли Ви да поставяте кораби и фигури за Шпионаж в началото на играта? Можете да отидете в Редактори на игри и да запишете някои от любимите си позиции за по-късно. (pauloaguia) (покажи всички подсказки)