Peonoj povas fari lineajn movojn kaj ĉiuj pecoj povas salti nur ortogonale.
(*) Estas devige kapti la maksimume ebla nombro da peci (per multobla salto).
(**) Estas devige kapti la maksimume ebla nombro da promocitaj pecoj.
(***) Estas devige kapti per la promocita peco, se eble.
Angla Damludo
Starta pozicio kaj celo de la ludo
La Angla Damludo estas ludata sur normala 64 faka ŝaktabulo. La tota ludo uzas nur la malhelajn fakojn, kaj ĉiu ludanto komencas per 12 pecoj - peonoj, lokigita en la tri linioj ĉe la ludanta rando.
La celo de la ludo estas kapti ĉiujn kontraŭulaj pecojn, aŭ atingi pozicion, kie la kontraŭulo ne povas fari validan movon.
Movado de la pecoj
Peonoj nur povas movi unu paŝon diagonale antaŭen, ili ne povas movi malantauen. La sekva bildo montras ekzemplon de blanka peona movo.
Se peono atingas la kontraŭan randon de la tabulo (la lastan linion), ĝi transformiĝas al reĝo, plivastigante siajn moveblecojn per malantaŭa movo.
Kiel kapti kontraŭulajn pecojn
Se peono staras apud kontraŭula peco (antaŭdirekte) kaj la fako malantaŭ tiu peco estas vakanta, tiam la ludanto devas kapti la kontraŭulan pecon saltante supre kaj forigante ĝin de la tabulo. La kaptita peco aperas sub la tabulo (aŭ supre, depende de la tabula direkto) en la Kaptitaj Pecoj kampo por informi la ludanton pri la stato de la ludo.
Se estas eble salti super pliaj pecoj post salti unue, ankaŭ tiu peco devas esti kaptata. Tio estas, ke la ludanto povas kapti plurajn pecojn po unu movo.
La sama regulo aplikiĝas por reĝo, la nura diferenco estas, ke reĝoj povas kapti ankaŭ malantaŭen.
Aliaj gravaj reguloj
La ludanto povas nur salti super la kontraŭulaj pecoj, ne super la propraj.
La saltado estas deviga. BrainKing.com ne permesas "normalan" movon, se vi povas kapti unu aŭ pli kontraŭulajn pecojn en la aktuala pozicio.
Se la ludanto havas plurajn eblecojn por kapti kontraŭulajn pecojn, tiukaze li/ŝi povas elekti unu el tiu. Sed, se (en variaĵoj kun longaj saltoj), damo povas salti, la ludanto ne povas elekti peonon por salti.
La peono, kiu saltis super kontraŭulan pecon kaj transformigxis al reĝo (atingite la kontraŭan randon de la tabulo), ne devas kontinui kiel reĝo en ĉi tiu movo, se estus eble. Se peono transformiĝas al reĝo, la movo estas ĈIAM finita.
(kaŝi) Se vi volas esti ĉiam avertita pri la lasta afiŝo en forumo, vi povas ricevi la afiŝo jn en via novaĵ-kliento klakante la RSS-simbolon supre dekstre en ĉiu forumo. (pauloaguia) (Montri ĉiujn konsilojn)