Peonoj povas fari lineajn movojn kaj ĉiuj pecoj povas salti nur ortogonale.
(*) Estas devige kapti la maksimume ebla nombro da peci (per multobla salto).
(**) Estas devige kapti la maksimume ebla nombro da promocitaj pecoj.
(***) Estas devige kapti per la promocita peco, se eble.
Internacia damludo
Ĉi tiu ludo estas un de la plej disvastigitaj variaĵoj de la damludo en la mondo. Ĝi estas ludata sur 10x10 tabulo kaj ĉiu ludanto havas 20 pecojn (vidu la sekvan bildon):
Estas diversaj specifaj reguloj, relate la movado de la pecoj kaj la kaptado:
Peonoj movas unu paŝon diagonale antaŭen, sed povas kapti diagonale antaŭen aŭ malantaŭen. Damoj (promocitaj pecoj) movas ian nombron da paŝoj diagonale antaŭen aŭ malantaŭen kaj povas kapti ankaŭ ian nombron da paŝoj diagonale antaŭen aux malantaŭen.
Supersaltantaj pecoj estas forigitaj de la tabulo post kiam la kompleta movo estas plenumita, kaj ĉiu peco de la kontraŭludanto povas esti supersaltitaj nur unufoje.
Estas devige kapti kiel eble plej multajn pecojn (per unu multobla salto).
Se peono atingas la lastan lineon, ĝi promocas al Damo. Tamen, se ĝi atingas la lastan linion saltante kaj povas plusalti malantaŭen, tiam ĝi ne promocas kaj kontinuas salti kiel peono.