Peonoj povas fari lineajn movojn kaj ĉiuj pecoj povas salti nur ortogonale.
(*) Estas devige kapti la maksimume ebla nombro da peci (per multobla salto).
(**) Estas devige kapti la maksimume ebla nombro da promocitaj pecoj.
(***) Estas devige kapti per la promocita peco, se eble.
Itala Damludo
La Itala variaĵo de damludo estas ludata sur 8x8 tabulo kun 12 pecoj por ĉiu ludanto. La fako A1 estas blanka, ne nigra (vidu la bildon).
Peonoj kaj damoj movas kiel en Angla damludo kun tiuj gravaj diferencoj:
Peonoj ne povas kapti damojn.
Estas devige kapti kiel eble plej multajn pecojn (per unu multobla salto).
Se la pozicio permesas du aŭ plu plej longajn kaptadojn, la kaptado de damo estas preferita. Se tiamaniere ne eblas unika elekto, tiam oni elektu la movon, kiu kaptas la plej multajn damojn.
Se la movo ankoraŭ ne estas definita per la lastaj reguli, tiam elektu jenan, kiu kaptas damon unue.
(kaŝi) Ludu ludon realtempe kontraŭ enlinia kontraŭulo! Por ebligi tion, vi ambaŭ elektu la agon "Movi kaj resti ĉi tie" kiel preferita kaj reŝutu la paĝon per la klavo F5! (TeamBundy) (Montri ĉiujn konsilojn)